Prezidento de Kubo vizitas interescentrojn en la provinco Artemisa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-26 09:00:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel vizitas Bautan en la provinco Artemisa

Havano, mar 26 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel vizitis ĉi-lunde interescentrojn en la okcidenta kuba provinco Artemisa, akompanata de la Sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales Ojeda.

Ekde la komenco de la jaro, la plej altrangaj gvidantoj  de la lando vizitas municipojn ĉiusemajne por interŝanĝi opiniojn kaj spertojn, kiuj kontribuas al la plibonigo de labormetodoj kaj stiloj.

Ĉi-okaze la ŝtatestro venis al Bauta, kie li eksciis pri la agado de la Baza Komerca Unuo (UEB) "Dispensaria Stomatologio", subigita al la Firmao de Farmacia Laboratorio Roberto Escudero.

Ĉi tiu ento produktas la ĵeleon per kiu la ultrasonoj de la patrina kaj infana programo estas faritaj kaj la klinikan Halitol por stomatologia uzo.

Laŭ informas la Prezidanteco de la Respubliko en la socia reto X,  la UEB Stomatologiaj Dispensarioj, 2023 estis kompleksa jaro pro la malstabileco en la alveno de krudmaterialoj kaj pakmaterialoj, tamen la grupo decidis renversi la situacion.

La prezidento instigis la laboristojn de la ento fari esploradon pri krudmaterialoj, kiuj povas esti anstataŭigitaj, dum aludo al la valoro de bona prezento de la produktoj por serĉi la konfidon de la loĝantaro al la medikamento.

Díaz-Canel ankaŭ turneis ĉi-lunde la entreprenon UEB Julio Antonio Mella de Laktaĵoj, konata kiel Balkán.

La kompanio prezentas malstabilecon en la liverado de krudmaterialoj, fakto kiu negative influas ĝian produktadon, precipe en la lakto kiu estas kontraktita de farmistoj.

La kuba prezidento interparolis ankaŭ kun la direktoro de Scienco, Novigo kaj Disvolvado de la Grena Esplorinstituto, Daysbel Toledo, pri varioj de rizo, faboj, maizo kaj aliaj grenoj.

La ŝtatestro elstarigis la volon de la grupo atingi ĉiun produktanton per semoj kiuj ĝustiĝas al sia grundo kaj klimato.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up