Vicĉefministrino kuba plenumas labortagon en Guantanamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-12 10:24:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Yaqueline de la Rosa 

Guantánamo, apr 12 (RHK) La unua vicministro de Kubo, Inés María Chapman, turneis centrojn de ekonomia kaj socia intereso en la Guantanamo-municipo de Caimanera, por taksi plenumon de la indikoj de pasintaj vizitoj. 

La vojaĝo, kiu respondas al la labortagordo de registara vizito al la provinco Guantánamo, komenciĝis en la setlejo Boquerón, kie ŝi eksciis pri  zorgado de maljunuloj, la laboro de la Federacio de Kubaj Virinoj, kaj ankaŭ la laboro de la havenaj laboristoj. 

En la teritorio de Caimanera, apud la kontraŭleĝa usona mararmea bazo, kiu okupas parton de Guantánamo haveno, la vicĉefministro de Kubo Inés María Chapman emfazis la gravecon promocii spacojn por dialogo por lerni pri la problemoj serĉante eblajn solvojn kaj urĝigis agi per la kulturo de detaloj en la diversaj sferoj, favore al la bonfarto de ĉiuj. 

 

Yaqueline de la Rosa

Korespondisto de Radio Havana Kubo en Guantánamo



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up