Díaz-Canel plenumas intensan agadon en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-21 11:58:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kaj Dimitri Medvedev dialogas en Rusio

Havano, nov 21 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  omaĝis ĉi-lunde al la falintaj sovetiaj soldatoj en la Granda Patra Milito. Ĉirkaŭ la 11-a horo laŭ la loka tempo, la Ŝtatestro alvenis al la tombo de la Nekonata Soldato, situas antaŭ la Kremlo-muro.

Horojn antaŭe, li renkontis kun Guennadi Andrèyevich Zyugànov, ĝenerala sekretario de la Rusa Komunista Partio, en la kunteksto de sia oficiala vizito al ĉi tiu lando.

Ĉi tio estas okazo por esprimi la dankemon de la Komunista Partio de Kubo pro subteno de la kuba temo”, diris la kuba eminentulo.

Díaz-Canel transdonis mesaĝon: "via frato Raúl sendas al vi fortan saluton."

La prezidento profitis la scenejon por inviti la rusan komunistan gvidanton al la evento pri la ekvilibro de la mondo bazita sur la koncepto de la Kuba Nacia Heroo, José Martí, kaj la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, okazonta en Havano en januaro 2023.

Siaflanke Andrejeviĉ esprimis ĝojon, ke li povas ricevi kaj interŝanĝi ideojn kun la kuba kamarado.

Ni vizitis multajn landojn en la latinamerika regiono kaj ni havas bonegajn laborrilatojn, sed la Rusa Komunista Partio havas specialan identigon kaj sindevontigon kun Kubo, li emfazis.
Díaz-Canel  ankaŭ renkontiĝis kun la vicprezidanto de la sekureca konsilio de Rusio, Dimitri Medvedev, kiu dankas la viziton.


Medvedev rifuzis la punojn kontraŭ Kubo kaj sia lando , kio ne malrapidigos la ekonomian kunlavboron inter ambaŭ landoj kaj la rilatoj partiaj.

Fonto: PL/Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up