Amika vizito de frata kaj heroa popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-16 07:50:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Radio Rebelde

Havano,  apr 16 (RHK) "Via vizito al Kubo estas tiu de frata kaj heroa popolo", diris la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez akceptane en la Palaco de la Revolucio  la Vicĉefministron de Vjetnamio, Tran Luu Quang, kiu oficiale vizitis Kubon  ekde la pasinta dimanĉo.

Díaz-Canel parolis pri la koincidoj inter la du frataj landoj, kiuj trairas komunan historion, ĉar ni estas du nacioj, kiuj heroe alfrontis la malamikon, du nacioj kiuj sin engaĝiĝas al la konstruado de  socialismo kaj respektas unu la alian, historiajn rilatojn, diris nia Prezidento, kies plej grandaj standardoj estis Ho Chi Minh kaj la Ĉefkomandanto, Fidel Castro.

Díaz-Canel ankaŭ sendis fratan saluton al la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong, rememorante momentojn de sia vizito al Kubo.

Li aldonis, ke "niaj rilatoj plifortiĝis laŭlonge de la tempo kaj por ni ili estas karaj" kaj ripetis, ke duflankaj ligoj firmiĝis kun altnivelaj vizitoj de delegacioj de la du landoj, do la ĉeesto de la vicĉefministro de Vjetnamio estas parto de tiu interŝanĝo.


Fonto: Radio Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up