La kuba prezidento Raúl Castro, adiaŭis en la havana flughaveno la 165 profesiulojn de sano kiu vojaĝis al Sieraleono por kunlabori en la monda batalo kontraŭ ebolo, viruso kiu mortigis milojn da homoj en Okcidenta Afriko.
La kuba gazeto Granma raportis ke la kuba prezidento manpremis ĉiujn kunlaborantojn, kiuj entuziasme forvojaĝis por plenumi sian mision.
La grupon formas 63 kuracistoj kaj 102 flegistoj el la tuta lando, kiuj posedas pli ol 15 jaroj de spertoj. Proksimume 80% el ili jam plenumis antaŭajn internaciistajn misiojn, multaj el ili, ĝuste en Afriko.
En tiu ĉi vojaĝo ankaŭ estas estroj de la medicinaj brigadoj de Liberio kaj Gvineo, kiuj iras avangarde kun la celo krei la kondiĉojn por vojaĝo de kunlaborontoj al tiuj aliaj du landoj.
La kuba prezidento adiaŭis medicinistan laborbrigadon kiu batalos kontraŭ ebolo en Sieraleono.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo realigos 63-an kampanjojn de vakcinado kontraŭ poliomjelito
- Amikoj de Kubo akompanos la festojn por la laborista tago
- Kubo gastigas Internacian Volontulan Laborbrigadon
- ALBA-TCP okazigas XXIII-an pintkunsidon de ŝtatestroj
- Nia Alianco pruvis kiel kaj kiom oni povas fari el la Sudo, asertis Díaz-Canel