Solidareco ankaŭ estas flago de la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-07-26 09:23:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Juvenal Balán

Havano, jul 26 (RHK) En renkontiĝo kun preskaŭ 400 amikoj solidarecaj kun Kubo el pli ol 20 landoj — inkluzive de Usono — tra kvin kontinentoj, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, unua sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj prezidanto de la Respubliko, ripetis, ke la lando nek fleksiĝos nek kapitulacos, kaj ke ĝi daŭrigos la projekton, kiun grupo de revoluciuloj decidis konstrui la 1-an de januaro 1959, unu el la plej lumaj tagoj de la Patrujo.

Fernando González Llort, prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj,  bonvenigis la ĉeestantojn kaj emfazis la gravecon de la ĉeesto de amikoj de la insulo ĉe la interŝanĝo kaj ĉe la celebrado de la 72-a datreveno de la historiaj atakoj kontraŭ la Kazerno Moncada en Santiago de Kubo kaj la Kazerno Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, provinco Granma.

Post aŭskulti preskaŭ dudek paroladojn de membroj de la brigadoj, Díaz-Canel klarigis kelkajn el la apartaĵoj de Kubo, kiu rifuzas esti venkita kaj ĉiam solidarecos kun siaj amikoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up