Iberia restarigos siajn flugojn al Havano ekde junio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-26 10:31:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La direktoro pri komunikado kaj interinstituciaj rilatoj de Iberia, Juan Cierco, asertis ke la flugkompanio fidas je alta profito de la itinero Madrido-Havano kiu rekomencos la unuan de junio.

Dum intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina, Cierco precizigis ke, krom faktoro de alta okupo, Iberia fidas je la ebleco allogi bonan ĉeeston en la klaso Business ( de negocoj kaj entreprenistoj), pro la perspektivoj ekonomiaj de la insulo.

Koincide, la ambasadoro de Kubo en Hispanio, Eugenio Martínez, konsideris bona novaĵo la anoncon faritan pri la reiro de la kompanio al la kariba insulo.

Mi estis informita flanke de la prezidanteco de Iberia pri la restarigo de tiu kiu estas historia itinero liginta Kubon kun Eŭropo dum jaroj, kio nun rekuperiĝas por bonfaro de la vojaĝantoj inter la du landoj, esprimis la diplomato.

Demandite pri la kialoj de la decido de Iberia, Cierco certigis ke ĝin oni nuligis nur pro ekonomiaj kialoj, kiam la kompanio estis en tre malfacila situacio, sed la entreprenitaj ŝanĝoj en la kompanio nun garantias la profitojn.

Li asertis ke nun ekzistas nova strukturo de la kostoj kaj interkosentoj kun reprezentantoj de la laboristoj kaj pilotoj, kio ŝanĝis la situacion  reteninta la kompanion en la pasinteco.

Rilate al la perspektivoj allogi ne nur hispanojn al la itinero kun Kubo, Cierco klarigis ke 65% de la pasaĝeroj de Iberia kiu trairas Madridon, faras tion en konektaj flugoj kaj nur 35% flugas de komenco ĝis la fina punkto.

Ili kalkulas je kresko en la trafiko de negocistoj kaj entreprenistoj pro la ŝanĝoj anoncataj kun la procezo de restarigo de rilatoj inter Kubo kaj Usono; ili ankaŭ esperas ke multaj pasaĝeroj de Eŭropo uzos Iberian por flugi al Havano, speciale italoj, francoj, germanoj kaj britoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up