Renkontiĝo kun la patriarko Kiril de la rusa ortodoksa eklezio estis fina tagordero de la kuba prezidento en Rusio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-30 08:52:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto kaj la patriarko Kiril

Mosko, 30 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez dialogis kun la patriarko Kiril, de la rusa ortodoksa eklezio, kiel parto de la lasta etapo de laborvizito en tiu lando.

En tiu ĉi dua vizito al Rusio, la kuba ŝtatestro plenumis intensan agotagon per renkontiĝoj kun la ĉefministro Dmitri Medvedev en la palaco de protokolo de la registaro, kaj kun la prezidento Vladimir Putin, en la rezidejo de Novo Ogariovo, eksterurbe.

La  kariba ŝtatestro vizitis la parkon Zariadie, proksime de Kremlo, kie li ĝuis prezenton en 5D de la ĉefaj lokoj de Rusio kaj la Galerio Tretiakov, dum vizitis la bulvardon de Arbat.

Díaz-Canel ankaŭ renkontiĝis kun rusaj entreprenistoj, kie oni reviziis la staton de la komunaj projektoj en la konstruado de petrolaj instalaĵoj en la insulo kun rusa kunlaboro.

Krome, oni analizis la eblecon enkonduki pagojn per rubloj kaj apliko de eksperimenta kun kreditoj en rubloj, dum Kubo esprimis sian intereson analizi la sperton de rusa sistemo alternativa al la sistemo Swift.

La kuba prezidento ankaŭ interŝanĝis kun rezidantoj kubaj en tiu lando, kiuj esprimis siajn demandojn pri aferoj de la komunumo kaj ties interago kun la insulo.

La laborvizito de la kuba prezidento al Rusio estis parto de eŭropa turniro, kiu inkluzivis Irlandon, Belorusion kaj Azerbajĝanon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up