Akceptis Raúl Castro la prezidenton de Ekvadora Gvineo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-30 14:31:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En amika etoso la kuba prezidento Raúl Castro akceptis la prezidenton de Ekvadora Gvineo, sinjoron Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, kiu plenumis oficialan viziton en la insulo.
Dum la renkontiĝo ambaŭ  gvidantoj elstarigis la fratecajn amikajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj kaj ratifis la volon daŭre fortigi kaj diversigi la kunlaborajn ligojn.
Ili ankaŭ dialogis pri aliaj temoj de la internacia agendo kun emfazo en la danĝeroj kiuj prezentas la etendiĝon de la viruso de ebolo en la landoj de okcidenta Afriko.
La elstaran vizitanton akompanis la sinjoro Alejandro Evuna Owono Asungono, ministro de la prezidanteco kiu prizorgas la misiojn; sinjoro Agapito Mba Mokuy, ministro pri eksteraj rilatoj kaj kunlaboro, kaj la sinjorino Lourdes Mba Ayecaba, ambasadorino de Ekvadora Gvineo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up