Alvokas la prezidento Raúl Castro agi discipline en la batalo por eviti disvastigon de malsanoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-07 07:53:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, alvokis la kubanojn altigi la disciplinon kaj konstante higienizi la urbojn, dum kunsido okazinta por analizi la agadojn celantajn eviti la disvastigon de malsanoj transmisiataj de la moskitoj el la speco Aedes.

Dum la kunsido, en la sidejo de la ministerio pri publika sano, la prezidento ankaŭ instigis agi rigore kaj ene de la leĝo, kontraŭ tiuj kiuj ne plenumas la regularojn por tiu agado.

Oni emfazis ke la epidemiologia situacio en la amerika regiono daŭre estas kompleksa kaj nuntempe ekzistas aŭtoktona transmisiado de la viruso Zika en 31 landoj, dum en Kubo oni detektis 2 kazojn importitajn el Venezuelo kaj oni daŭre kontrolas aktive ĉiujn simptomojn de nespecifa febro.

Dum la kunsido oni raportis pri la situacio en la nuna kampanjo de fumigado, pri la situacio en laborejoj, kaj ankaŭ pri la surstrataj akvo-fluoj kiuj estis solvitaj je 76,2%.

La prezidento interesiĝis pri la kolektado de rubaĵoj en la ĉefurbo kie ĉiutage kreiĝas 23 mil 800 kubaj metroj el kiuj 6 mil restas nekolektitaj pro manko de kamionoj, situacio taksita kiel kronika kaj tuj solvenda, sen improvizado, kun disciplino en la horaro de kolektado, riparo kaj subteno de la ekipaĵoj.

Raúl asertis ke ne temas pri unu plia kampanjo, kaj precizigis ke esencas kontroli ke ĉio fariĝu bone, kun integraleco kaj daŭro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up