La organizo US Agriculture Coalition for Cuba (USACC), kiu arigas pli ol 90 agrikulturajn kompaniojn kaj organizaĵojn ŝtatajn kaj tutlandajn en Usono, kompromititaj kun la normaligo de la eksportado de nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj al Kubo, sendis leteron al la komitato de eksteraj rilatoj de la usona senato, esprimante sian opozicion al kiu ajn intenco limigi la komercon kaj vojaĝojn al la kariba insulo, tiel ke kiu ajn paŝo en tiun direkton estas konsiderata kiel damaĝo por la agrikultura industrio usona kaj por la estonteco de la rilatoj inter la du landoj.... Legu pli


La alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) por eksteraj aferoj kaj politiko de sekureco, Federica Mogherini, akceptis en Bruselo la unuan vicprezidenton de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiu gvidas la insulan delegitaron al la II-a pintkunsido Celac-EU.... Legu pli


La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel prezidas la insulan delegitaron kiu partoprenos la II-an pintkunsidon Celac-Eŭropa Unio okazonta la 10-an kaj 11-an de junio en Bruselo.... Legu pli


La asesoranto de la kuba prezidento, Abel Prieto Jiménez, alvokis ĉi-dimanĉe batali kontraŭ la malinformado, okaze de la fermo de la internacia konferenco Novaj Scenejoj de la politika komunikado en la cifereca mondo, kiu sesiis ekde la 5-a de junio.... Legu pli


La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel trairis la instalaĵojn de la estonta Agentejo de medikamentujoj konstruata en la okcidenta provinco Pinar del Rio.... Legu pli


La lastan kunsidon de la ŝtata konsilantaro de Kubo, prezidita de Raúl Castro, pritraktis esencajn temojn de la insula ekonomio kiel la kooperativoj, pagosistemoj, koruptado kaj banka sistemo.... Legu pli


La ekskludo de Kubo de la listo de landoj, kiuj laŭ la usona registaro, aŭspicias terorismon, estas unu el la plej elstaraj novaĵoj en Usono dum la semajno.... Legu pli


La demokrata senatano de la ŝtato de Nova Meksiko, Tom Udall, asertis en Havano, ke kreskas la subteno de la du partioj en la usona Kongreso favore al la leĝaj projektoj kiuj forigos la limigojn pri vojaĝoj kaj la agrikultura komercado kun la insulo.... Legu pli


La salvadora prezidento, Salvador Sánchez Cerén, kiu plenumas oficialan viziton al Kubo, estos akceptita ĉi-merkrede de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, taksis motiviga kaj stimuliga la viziton faritan al Salvadoro por partopreni la ceremonion por beatigo de Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero.... Legu pli


Kubo-Usono: avancadas la dialogo.

La delegitaroj de Kubo kaj Usono okazigis labortagon de proksimume sep horoj por skizi la itineron kiu ebligos la restarigon de la diplomatiaj rilatoj kaj malfermon de ambasadejoj en la respektivaj ĉefurboj; ĉi-vendrede la traktato pri tiu temo daŭros en Washington.... Legu pli


Tomislav Nikolic, prezidento de Serbio, finis sian oficialan viziton en Kubo depost investi la historian gvidanton de la kuba revolucio, Fidel Castro, per la Ordeno de la Respubliko de Serbio, pro lia kontribuo al la evoluigo de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.... Legu pli


Kun la celo plifirmigi la reciprokajn ligojn, la prezidento de Serbio, Tomislav Nikolic, plenumas oficialan laborviziton en Kubo, kie oni lin distingis per la ordeno José Martí, la plej alta distingo de la insulo, kaj renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro en la Palaco de la Revolucio en Havano.... Legu pli


Cele al restarigo de la diplomatiaj rilatoj, reprezentantoj de la registaroj de Kubo kaj Usono renkontiĝos en Washington la 21-an de majo en la tria laborsesio inter la du landoj.... Legu pli


Okaze de la 120-a datreveno de la forpaso de la kuba apostolo José Martí, hodiaŭ okazos diversaj omaĝoj al la plej elstara kubano, kies vivo rekte influis kaj daŭre influas la vivon de la kuba popolo. ... Legu pli


up