Okaze de sia restado en Nov-Jorko por partopreni la ĝeneralan asembleon de UN, la kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborprogramon, kiu inkluzivis renkontiĝojn kun siaj homologoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Francio, Francois Holande; krome, li partoprenis akcepton faritan de la usona prezidento Barack Obama al la ĉeestantoj.... Legu pli


Inter la 6-a kaj 7-a de oktobro, Penny Pritzker, sekretariino pri komerco de Usono restos en Kubo por pritrakti temojn koncerne al la normaligo de rilatoj inter la du landoj kaj fleksigo de la komercaj limigoj, kio estis anoncite de Washington de antaŭ unu semajno.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alparolos ĉi-posttagmeze okaze de la segmento altnivela de la ĝenerala asembleo de UN, kie hodiaŭ komenciĝis la ĝenerala debato kun ĉeesto de pli ol 140 ŝtatestroj, forumo sesionta ĝis la 3-a de oktobro, kun ĉefaj temoj kiel la paco tutmonda, la klimata ŝanĝo, batalo kontraŭ terorismo kaj impulso al la agendo post 2015 por daŭripova evoluo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Nov-Jorko kie plenumos ampleksan laborprogramon, ĉeestos la plensesion de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj dialogos kun usonaj kaj eksterlandaj personecoj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro asertis en Havano ke la dialogo inter la registaro de Kolombio kaj la revoluciaj armitaj fortoj- popola armeo (FARC-EP) evoluas sur bona vojo.... Legu pli


La Papo faris historian meson ĉi-dimanĉe en la Placo de la Revolucio de Havano, kie li salutis multajn ĉeestantojn kaj speciale infanojn kaj handikapulojn.... Legu pli


Irina Bokova, ĝenerala direktorino de la UNESCO transdonis la Omaĝan Medalon 70 jaroj de tiu UN-organizo, distingo simbolanta la pacon, al doktoro Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano, en la Palaco de la Dua Kaporalo situanta en la malnova urbocentro, muzeo kies restariga laboro estis subtenata de tiu internacia organizo kaj financita de la Eŭropa Unio.... Legu pli


La prezidentino de Argentino, sinjorino Cristina Fernández de Kirchner, alvenis ĉi-sabate al Kubo por plenumi oficialan viziton en la insulo invitie de sia kuba homologo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis ĉi-vendrede kun la sinjorino Irina Bokova, ĝenerala direktorino de UNESCO, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.... Legu pli


La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, anoncis dum gazetara konferenco en Havano, ke la prezidento Raúl Castro elparolos antaŭ la ĝenerala asembleo de UN la 28-an de septembro.... Legu pli


Dum renkontiĝo kun entreprenistoj okazinta en Washington kaj respondante kelkajn demandojn de la aŭskultantaro, Barack Obama instigis ilin premi en la Kongreso por haltigi la sieĝon altrudatan al Kubo, kaj elstarigis la “signifoplenajn ekonomiajn oportunaĵojn” de la procezo por normaligi la reciprokajn rilatojn.... Legu pli


La prezidanto de la eklezia konsilantaro de Kubo (CIC), Joel Ortega, asertis ke la vizito de la papo Francisco estas pozitiva okazaĵo, tial ke tiu ĉi interŝanĝo estas esenca en la nuna mondo, ĉar ne estos paco sur la tero sen la necesa harmonio interreligia.... Legu pli


En la Kongresa Palaco de Havano eksesias la 5-a seminario internacia pri nanosciencoj kaj nanoteknologio konceptita kiel spaco de akademia debato kaj forumo por scienca interŝanĝo.... Legu pli


La argentina prezidentino Cristina Fernández vizitos Kubon la 20-an de septembro por ĉeesti la meson de la papo Francisco en Havano, laŭ komuniko oficiala de la koncerna ministerio.... Legu pli


Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio de eksteraj aferoj de Kubo, informis en Havano ke inter la unuaj temoj pritraktotaj de la du landoj por la venontaj semajnoj estos la media protektado kaj prevento de naturaj katastrofoj, sano, civila aviado, apliko kaj plenumo de la leĝoj, batalo kontraŭ la trafikado de drogoj kaj personoj kaj la transnaciaj deliktoj.... Legu pli


up