La kuba registaro ree konfirmis sian sintenon por efektivigo de elmigrado leĝa, ordigita kaj sekura, kaj favore al garantiado de la rajto al vojaĝo kaj elmigrado de la kubaj civitanoj kaj reveno al la lando, laŭ la postuloj de la migra leĝaro, laŭ la civitana volo, asertas deklaro de la ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


Startpunkto nepra por analizi la kuban ekonomion dum la unua semestro de 2015 estas ke la pasintjaraj rezultoj ne estis favoraj kaj tio influis la nunan evoluon, kvankam grupo de faktoroj ŝajne kompensos tiajn negativajn efikojn.... Legu pli


La venontan lundon okazos en Vaŝingtono nova dialogsesio pri migraj aferoj inter Kubo kaj Usono, kiujn gvidos flanke de Kubo la ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, kaj flanke de Usono, la adjunkta vicsekretario por la aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento, Edward Alex Lee.... Legu pli


La ministro pri defendo de Rusio, Serguei Shoigu, anoncis la haltigon de ĉiuj militaj kontaktoj kun Turkio kaj la movon al Sirio de baterioj de la raketkompleksoj S-400 Triumf, en savgardo de la rusaj aerspacaj fortoj.... Legu pli


La kubaj aŭtoritatuloj restas en konstanta kontakto kun la registaroj de la landoj envolvitaj en la situacio de 2000 kubanoj kiuj estas senmovaj en Kostariko kun la intenco elmigri al Usono, laŭ informo de la kuba gazeto Granma.... Legu pli


María do Socorro Gomes, prezidantino de la monda konsilantaro por la paco (CMP), reesprimis ĉi-dimanĉe ke Usono devas redoni al Kubo, sen plia prokrasto, la teritorion malleĝe okupatan en la haveno de Guantánamo ekde komenco de la pasinta jarcento. ... Legu pli


Ĉi-lunde alvenas al Kubo la emiro de Kataro, Jeque Tamim Bin Hamad Al-Thani, por plenumi dutagan oficialan viziton en la insulo, kiel unua punkto de la turneo kiu inkluzivas Meksikon kaj Venezuelon.... Legu pli


La kunsido inter la prezidentoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Usono, Barack Obama, kadre de la pintkunsido de la Grupo de la 20 (G-20) ĉi-dimanĉe, estis konstrua sed nenion novan donis, esprimis la anoncisto de Kremlin, Dmitry Peskov.... Legu pli


Usona kongresisto en Kubo

Michael Doyle, demokrata kongresisto por Pensilvania, Usono, komentis en Kubo, ke li vizitas la insulon kaj aparte la urbon Matanzas, por esplori eblajn asociiĝojn akademiajn, ekonomiajn kaj sportajn.... Legu pli


Okaze de la 40-a datreveno de la sendependiĝo de Angolo, okazis en la universala halo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo, speciala ceremonio, kiun prezidis Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata konsilantaro de la insulo.... Legu pli


La kuba ministro pri scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, esprimis al la informagentejo Prensa Latina, ke dum ministeria kunsido por akceli la negocadojn rilate al la monda pintkunsido pri klimata ŝanĝo, Kubo insistos pri la adopto de deviga kaj travidebla interkonsento.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Meksiko por plenumi oficialan viziton, kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj rekuperas sian historian plenecon.... Legu pli


Pli ol 100 usonaj akademianoj ĉeestos la 10-an kongreson de marsciencoj Marcuba 2015, kiu sesios en la Kongresa Palaco de Havano de la 16-a ĝis la 20-a de novembro.... Legu pli


Dum la unua tago de la 33-a internacia foiro de Havano, Fihav 2015, estis subskribita la unua interkonsento inter la kuba telefonkompanio Etecsa kaj la usona komunik-kompanio LP Sprint por faciligi al la klientoj de tiu ĉi kompanio alvoki kaj esti alvokataj, samkiel sendi kaj ricevi tekstajn mesaĝojn kaj datumtransmisiadon ekde Kubo per la moviltelefono. ... Legu pli


Entreprenistoj de pli ol 70 landoj partoprenas ekde hodiaŭ la XXXIII-an internacian foiron de Havano, FIHAV 2015, la plej grava komerca foiro de la insulo, ĉi-foje markita de la nova kaj alloga leĝo pri fremdaj investoj.... Legu pli


up