Ĵus finiĝis en Havano la II-a pintkunsido de la CELAC kun partopreno de prezidentoj el 29 landoj kaj elektita prezidantino Michelle Bachelet, el Ĉilio, kiuj efektivigis gravajn renkontiĝojn pri temoj tre esencaj por la tuta regiono.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la ĝeneralan sekretarion de UN, eminentulo Ban Ki-moon kiu vizitas la landon por partopreni la II-an pintkunsidon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj (CELAC) kiu sesias en la insulo.... Legu pli


Per la kunsido de la ampleksigita troiko de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) kiu eksesias de hodiaŭ en Havano plus la inaŭguro de la gazetara servo de la evento en Pabexpo, pliproksimiĝas la realigo de la II-a pintkunsido de tiu mekanismo regiona.... Legu pli


La aŭtoritatuloj de la venezuela ŝtato de Nueva Esparta sciigis ke oni finas la preparlaborojn por efektivigi la kariban matĉon de basbalo ekde la venonta 1-a de februaro.... Legu pli


La kuba ĉefurbo preskaŭ pretas por akcepti la ŝtatestrojn kaj regnestrojn de la 33 landoj kiuj formas la komunumon de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) kies II-a pintkunsido sesios en tiu ĉi urbo la 28-an kaj 29-an de januaro.... Legu pli


Dum la lastaj tagoj Kubo sin preparas por okazigi la pintkunsidon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj, CELAC, okazonta la 28-an kaj 29-an de januaro en Havano.... Legu pli


La kuba kontraŭterorista batalanto René González, kiu suferis 15 jarojn de maljusta enkarcerigo en Usono, asertis ke la leĝa proceso travivita de li kaj liaj kvar kunuloj ekde 1998 estas unu el la plej silentigitaj temoj en la historio de tiu lando.... Legu pli


Trinidad: 500-jara datreveno.

Dum tiuj ĉi tagoj, la bela urbo Trinidad, situanta en la centrosuda parto de Kubo, festis sian 500-an datrevenon kun renovigita vizaĝo kaj allogo kiu ampleksas la vivon kaj estontecon de ties enloĝantoj. ... Legu pli


La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel asertis en Havano ke la venko de la popola revolucio estas la okazintaĵo pli trascenda de la lastaj 55 jaroj por la kuba popolo.... Legu pli


Lastan vesperon, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, partoprenis la inaŭguron de kultura centro sen profitdona celo, temas pri “Kcho studio Romerillo, laboratorio por arto” kiu eksperimentos, evoluigos, disvastigos artojn kaj homan interkomprenon.... Legu pli


La kuba ambasadoro en Hispanio, Eugenio Martínez Enríquez, taksis malrespekta kaj mensoga la ĉefartikolon aperigitan de la gazeto El País sub la titolo “Pasis 55 jaroj” kiu enhavas falsaĵojn pri la realo de la kariba lando.... Legu pli


La kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura, partoprenis ceremonion okaze de la 55-a fondodatreveno de la nacia revolucia polico (PNR), kreita por depost la venko revolucia en 1959.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro esprimis ke depost 55 jaroj de la revolucia venko la 1-an de januaro 1959, la kompromiso de la revolucio daŭre estas kun la popolo.... Legu pli


up