Neniam antaŭe la mondo estis tiel malegala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-22 08:47:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Roberto Morejon

En urĝaj cirkonstancoj por la mondo pro la streĉiĝoj de nunaj kaj eventualaj militoj, la Ĝenerala Asembleo de UN aŭdis la mesaĝon de Kubo, favore al paco kaj postulante respekton al sia memdeterminado.

Ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla parolis en la altnivela segmento de la sepdek-sepa sesio de la Ĝenerala Asembleo, kie li asertis, ke "nenio pravigas, ke la homaro estu minacata de 13 000 nukleaj armiloj".

Kaj en ĉi tiu momento de alta milita elspezo, Rodríguez Parrilla kategorie deklaris: "Neniam antaŭe la mondo estis tiel malegala."

La estro de la kuba diplomatio aparte faris  denuncon pro la usona blokado,  kiu estas ago de ekonomia milito, hodiaŭ intensigita kaj la kaŭzo de rimarkinda materiala senigo.

Samdirekte la ministro antaŭ nelonge atentigis, ke la sieĝo tuŝas la elmigradon, fenomenon, pri kiu la demokrata administracio nun bedaŭras.

En sia parolado ĉe UN, la ministro pri eksteraj aferoj emfazis, ke la plej granda el Antiloj suferas la plej longan kaj malutilan blokadon de la moderna epoko, kaj ke tial la konsumnivelo kaj bonfarto de kubanoj malboniĝis.

Aliaj personecoj emfazis en la Ĝenerala Asembleo de UN la malutilan rolon de la blokado.

La bolivia prezidento, Luis Arce, juĝis ĝin krima kaj la prezidentino de Honduro, Xiomara Castro, taksis ĝin kiel fifaman kaj brutalan.

Similajn poziciojn prenis la argentina prezidento, Alberto Fernández, konsiderante la malamikan rimedon kontraŭ Kubo neakceptebla, kaj tiu de Dominiko, Charles Savarin, kiu kredis ke la blokado estas arkaika.

La postuloj en Novjorko de tiuj kaj aliaj eminentuloj,  kaj tiuj de la kuba estro de Eksterlandaj Rilatoj kongruas kun la severa situacio de la ligoj inter Vaŝingtono kaj Havano.

Usono postulis enirvizon al tiu lando de ĉiu, kiu vizitis Kubon, decido kiu metas eŭropanojn kiuj faras komercon aŭ turismon en la plej granda el Antiloj en malkomfortan situacion.

Loĝantoj de la Malnova Kontinento ne bezonas vizon por eniri Usonon, nur ciferecan formularon.

La paŝo de la administracio celas malinstigi turismon al Kubo, ĝia ĉefa fonto de valut-gajno.

Prezidento Joseph Biden ignoris en la Asembleo la nerespekton de sia lando al rezolucioj de UN por fini la blokadon, sed la kuba ministro pri eksteraj aferoj  rememorigis ĝian amplekson.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up