Unesko-kuriero ankaŭ en Esperanto: savi mangrovojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-13 11:22:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Chelemeras deponas koton kaj sedimenton ĉe la fundo de la akvo por planti ruĝajn mangrovsemojn  en Meksiko.
© GLADYS SERRANO / EDICIONES EL PAÍS, S.L

Biosferaj rezervoj, helpo al  mangrovoj en Latin-Ameriko estas unu el tiuj interesaj raportoj. Do, ni proponas al vi alproksimiĝon al tio farata ekde septembro 2022 flanke de la Biosfera Rezervo La Vojkurciĝo (Meksiko).

Tiu ĉi ento gvidas projekton por taksi la staton de mangrovoj kaj restarigi ilin en sep latinamerikaj kaj karibaj biosferaj rezervoj situantaj en Kolombio, Kubo, Ekvadoro, Panamo kaj Peruo.

Latin-Ameriko kaj Karibio estas hejmo de ĉirkaŭ 26% de la mangrovoj de la mondo, kiuj malkreskas ekde la 1980-aj jaroj en preskaŭ ĉiuj mondopartoj.

Mangrovoj disponigas decidajn ekosistemservojn al multaj marbordaj populacioj, aparte indiĝenaj komunumoj, ĉar ili funkcias kiel vartejoj kaj provizantoj de ligno. Ili ankaŭ estas naturaj marbordaj defendoj: rompante ondojn, ili protektas kontraŭ marborda erozio kaj ŝtormoj. Ili ankaŭ funkcias kiel vivejo por multaj specioj de birdoj, reptilioj kaj amfibioj, kaj estas efikaj karbonujoj.

La bona novaĵo estas, ke ĉi tiuj ekosistemoj havas esceptan kapablon regeneriĝi, kondiĉe ke ili estas helpitaj. Por atingi tion, la Unesko-projekto, financita per monrimedoj de la flandra registaro de Belgio, dependas de la scio de lokaj komunumoj, indiĝenaj loĝantaroj kaj sciencistoj. En unua fazo, ĝi laboros por   identigi la kaŭzojn de la malapero de mangrovoj.

Poste, oni organizos teknikajn laborrenkontiĝojn  sur  loka nivelo por determini la minacojn kiuj pezas sur ĉi tiuj sistemoj kaj provizi taŭgajn respondojn. La projekto ankaŭ celas identigi la mangrovspecojn, kiuj povas esti reenkondukitaj kaj la lokojn kie ili povas esti replantitaj kaj restaŭrigitaj por komenci ciklon de natura regenerado kiu povas esti daŭrigebla longtempe.


Fonto: Unesko-kuriero jul-sep 2023


 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up