Milionoj da vakcinitoj ne aliras la duan dozon kontraŭ Kovim-19 en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-28 11:36:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 5 milionoj da homoj aŭ preskaŭ 8% de tiuj ricevintaj la unuan dozon de la vakcino de Pfizer aŭ Moderna, transsaltis la duan dozon, laŭ la plej fresaj raportoj de la Centroj por Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj en Usono (CDC).

Dum la lando batalas kun la problemo de  milionoj da usonanoj, kiuj rekte ne volas esti vakcinitaj, la lokaj aŭtoritatuloj pri sano frontas la neantaŭviditan defion certiĝi ke la vakcinitoj ricevu komplete la imunizan skemon.

Inter la kialoj por la neĉeesto por la dua dozo estas timo pro la flankaj sekvoj kiel gripaj simptomoj, kaj aliuloj konsideras sin protektitaj per unu sola dozo.

Tiuj reagoj estis antaŭvideblaj, sed estas alia obstaklo neatendita kaj vastiĝinta: multaj vakcincentroj nuligis la rendevuojn por la dua dozo, ĉar ne plu havas la provizojn aŭ malhavas la korektan dozon.

La farmacia ĉeno Walgreens, unu el la plej grandaj provizantoj de vakcinoj en Usono, rendevuis multajn personojn, kiuj ricevis la unuan dozon de Pfizer, ekzemple, en vakcinejoj posedantaj nur la vakcinon Moderna, aŭ viceversa.

La spertuloj antaŭsupozis ke estus malfacile atingi ke ĉiuj inokulitoj per la unua dozo, irus sin prezenti por la dua, tamen, ili asertas ke la nombro estas alarmiga, kaj klopodas serĉi respondon al la problemo por ke la elcento de “mez-vakcinitoj” ne tro kresku.

“Estas tre zorgige, ĉar la dua dozo estas necesa” asertis la doktoro Paul Offit, profesoro de la universitato de Pensilvanio kaj membro de la asesora grupo de vakcinoj de la administracio de medikamentoj kaj nutraĵoj de Usono (FDA).

La risko grandas, ĉar en Usono ekzistas nur unu vakcino de unu dozo rajtigita, tiu de Johnson &  Johnson, kies apliko estis haltigita pasintmonate, pro stranga reago, grava, rilate al sanga koaguliĝo.

Pasintvendrede, la federaciaj funkciuloj pri sano donis verdan lumon por rekomenci la aplikon de tiu vakcino, sed tre probablas ke la kombino de timo kaj problemoj de fabrikado, igu la vakcinon de Johnson & Johnson malpli probabla opcio por multaj homoj.

 

fonto: La Nación



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up