Prezidanto de Kubo partoprenos en COP28 pri klimata ŝanĝiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-28 16:36:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento alvenas al Dubai

Havano, nov 28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis ĉi-mardon al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie li partoprenos ĉi tiun eventon de alta tutmonda efiko, kaj en kiu ankaŭ estis alvokita Pintkunveno de Gvidantoj de la grupo G-77 kaj Ĉinio pri klimata ŝanĝiĝo.

Kadre de ĉi tiuj tagoj de internacia dialogo, oni taksos la progreson establitan de la Pariza Interkonsento (historia klimata traktato subskribita en 2015), kaj estos ellaborita agadplano por draste redukti ellason kaj protekti vivojn kaj vivrimedojn,  indikas la retejo de UN.

Akceli agadon por alfronti la klimatan krizon, konsiderante la tutmondajn temperatur-rekordojn kaj la ekstremajn veterajn eventojn, kiuj influas la loĝantaron de la planedo, estas unu el la fundamentaj celoj de COP28, la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo de la ĉi-jara UN, en kiu la voĉo de Kubo ĉeestos.

La Prezidanteco de Kubo raportis, per siaj ciferecaj platformoj, ke la kuba Ŝtatestro tiam faros oficialajn laborvizitojn al Kataro kaj Irano.


Fonto: Prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up