Kubo pledos por deviga interkonsento pri klimata ŝanĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-09 08:36:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, esprimis al la informagentejo Prensa Latina, ke dum ministeria kunsido por akceli la negocadojn rilate al la monda pintkunsido pri klimata ŝanĝo, Kubo insistos pri la adopto de deviga kaj travidebla interkonsento.

Ŝi precizigis ke la insulo laboras dum pli ol unu jaro senĉese en la internaciaj intertraktadoj kaj ankaŭ en la lando por  grave kontribui rilate al ĉio ligita al la adaptiĝoj al la klimata ŝanĝo.

La ministro aldonis ke ili celis esence labori pri la adapto kaj prezento de regularo al la registaro kiu proponas labori interne en la lando kaj daŭre prepari la insulon alfronti la sekvojn de tiu fenomeno.

Ili ankaŭ celas  transformi la landan energetikan matricon en la venontaj jaroj, kio implicas atingi proksimume 24% de efikeco en la utiligo de la energio.

Ŝi klarigis ke por atingi tian efikecon “ni decidis alpreni ĝis 2020 kaj poste ĝis 2030 pli grandan kvanton de renovigeblaj energifontoj, kaj pli utiligi la eolan energion, la sunan, la biomason, finfine, ekzistas strategio je mallonga periodo, je meza kaj longa periodo jam preparita”.

Kun tiu forto  kaj interna laboro ni venas al tiuj ĉi konferencoj internaciaj por montri la laboron faritan de Kubo. Ni ankaŭ subtenas la pozicion de la etaj insulaj ŝtatoj, de la neevoluintaj landoj, kiu starigas la bezonon ke la traktado estu komuna, sed diferencigita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up