Kubo prezentas projekton por klimata rezisteco ĉe COP28

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-08 10:15:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Projekto IRES

Dubajo, dec 8 (RHK) Kubo prezentas hodiaŭ en la 28-a Konferenco de la Partioj al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP28), la projekton IRES, dediĉitan al klimata rezisteco en kamparaj komunumoj.

En la pavilono de la kariba nacio ene de la evento, onli donos detalojn pri la laboro farita ekde ĝia lanĉo en 2021 kaj la laboro farita kun knabinoj, knaboj kaj adoleskantoj por ke ili motivu siajn familiojn ĉirkaŭ la protekto de la medio.

IRES, planita por periodo de 7 jaroj, estas efektivigita de la insula Ministerio pri Agrikulturo kun teknika helpo de la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) kaj financado de la Verda Klimata Fonduso.

Ĝi laboras pri  rehabilitado de produktivaj pejzaĝoj en 7 municipoj vundeblaj al klimata ŝanĝiĝo, kun agoj kiel malbaro de tero invadita de marabuo (planto Dichrostachys cinerea) kaj starigo de agroforstado kaj silvopaŝtistaj moduloj kun efikoj al nutraĵproduktado.

La projekto celas mildigi la ellason de ĉirkaŭ 2,7 milionoj da tunoj da forcej-efikaj gasoj, laborante kun 52 mil familiaj kamparanoj - el kiuj 25 mil estas virinoj - kaj enkonduki pli bonajn agroforstajn praktikojn sur 35 mil hektaroj da tero.

Ĉi tio ankaŭ kontribuos al plibonigo de manĝaĵo kaj nutra sekureco kaj pliigo de la rezisteco kaj stabileco de lokaj manĝaĵaj produktadsistemoj.

Trejnado estas do esenca parto de ĉi tiu iniciato, de la produktantoj mem ĝis administrantoj, teknikistoj kaj agantoj de naciaj institucioj, kiuj lernas pri plej bonaj agroproduktaj praktikoj, rezistemo, inkluziva komunikado, mediaj sekurigiloj kaj seksa egaleco.

IRES estas la unua projekto en Kubo subtenata de la Verda Klimata Fonduso, kiu aprobis 119 milionojn da dolaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up