
Foto: Alejandro Azcuy
Havano, maj 7 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ricevis la memormedalon por la 80-a datreveno de la Granda Venko aljuĝita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Rusio. Ĝi estis alpinglita sur lian bruston fare de la prezidanto de la partio, Gennady Zjuganov.
Ĉi tiu momento okazis post dialogo inter la du komunistaj gvidantoj, kiu okazis ĉi-merkredon matene en Moskvo, kie ambaŭ organizoj adoptis Vojmapon kun agoj por efektivigi la interkonsentojn atingitajn pasintjare.
En la renkontiĝo, ambaŭ komunistaj gvidantoj elstarigis la historiajn ligojn inter la du nacioj kaj politikaj organizoj.
La kuba ŝtatestro elstarigis internacian subtenon por la festado de la ok jardekoj post la sovetia venko super Nazia Germanio. "En tempo, kiam oni klopodas kaŝi la atingojn de la Ruĝa Armeo, estas tempo labori por konservi historian memoron", li emfazis.
La kuba popolo rekonas la premsignon de ĉi tiu dato, milito kiu havis grandan gravecon por nacia liberigo, kiel pruvo de la heroeco de la sovetia kaj rusa popolo, komentis la kuba gvidanto.
Tiurilate li rememoris la vortojn de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, kiu asertis, ke dum la sovetianoj batalis en Leningrado, ili faras tion por la homaro kaj ankaŭ por Kubo.
Denove ni volas reliefigi la subtenon de la aŭtoritatoj de la Rusa Komunista Partio kaj de la prezidento Vladimir Putin por antaŭenigi kunlaboron inter niaj landoj, diris Díaz-Canel.
Li ankaŭ agnoskis la subtenon de la komunistoj de la eŭrazia giganto en la batalo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al Kubo dum pli ol ses jardekoj.
"Ni estas en historia punkto de niaj politikaj rilatoj," emfazis la unua sekretario de la CC-PCC.
Fonto: PL