Nova batalo de Kubo en UN

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-25 08:58:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-semajne devos  okazi en la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko, la 25-a monda voĉdonado kontraŭ la eksterleĝa kaj malmorala sieĝo komerca, ekonomia kaj financa altrudata de Usono al Kubo.

Tiu ĉi voĉdonado ripetiĝas ekde 1992 kaj pasintjare ricevis la rifuzon de 191 el la 193 membrolandoj de la internacia organo.

Nur Usono kaj Israelo voĉdonis favore al tiu ĉi politiko agresema, kiun la kolombia nobelpremiito Gabriel García Márquez taksis kiel la plej grava perforto de la homaj rajtoj efektivigata dum la lasta jarcento en tiu ĉi hemisfero.

Temas ankaŭ pri la plej granda diplomatia malvenko kiun ĉiujare ricevas la plej forta imperia potenco de la historio, ĉar la sieĝo damaĝas ne nur la kuban popolon, sed ankaŭ ĉiujn landojn tra la mondo kaj eĉ la usonajn civitanojn.

Por la usona diplomatio  konsistigas malhonoron la tutmonda voĉdonado kontraŭ la sieĝo, speciale depost la restarigo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj la vizito farita al Havano de la prezidento Barack Obama, kiu agnoskis ke ĝi estas fiaskiĝinta politiko.

Por la kubanoj tiu ĉi jara ekzerco en UN konsistigas ankaŭ la scenejon taŭgan por denunci la entrudiĝemon en Kubo de la militbazo usona en la teritorio de la kuba provinco Guantánamo, la nomatan Leĝon pri kuba alĝustigo kiu incitas kontraŭleĝan elmigradon,  la eksterleĝajn radio kaj televid-elsendojn kaj aliajn politikojn celantajn subfosi la kuban socion kaj puĉi por  reĝimŝanĝo, kio estas eksplicite dirita en la lasta direktivo de la usona administracio.

Entute temas pri malegala batalo ekonomia kaj kultura en kiu la kuba loĝantaro ratifas ĉiujare sian volon ne fali denove sub la regon de ties potenca kaj senskrupula norda najbaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up