Kubo: multaj festkialoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-31 11:49:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por María Josefina Arce

 

Kubo festas tra la tuta insulo en placoj, stratoj kaj loĝejoj. La motivo estas bonvenigi novan jaron kaj la 61-an datrevenon de la kuba revolucio, kiu alfrontos novajn defiojn, sed ankaŭ ĝojojn.

La jaro 2020 alvenas, post malfacila kaj kompleksa jaro, sed kiel bone esprimis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, la usona imperiismo pafis nin mortcele, kaj ni daŭre vivas kaj havas multajn kialojn por festi.

Estis pluraj obstakloj trapasitaj dum tiuj ĉi dek du pasintaj monatoj; komence de la jaro estis meteologia fenomeno ekstrema, tio estas, tornado kiu vipis Havanon; kaj ĉefe, pro la plifortiĝo de la usona sieĝo al la komerco, financoj kaj ekonomio de nia lando.

Sed la tuja respondo de la registaro, la adoptitaj decidoj kaj la solidaremo de la kubanoj, ebligis plu avanci, kaj nia kariba insulo povis fini la jaron kun notindaj sukcesoj en kelkaj sferoj.

Spite al la tornado, la registaro kaj popolo evidentigis la kapablon rekuperi sin, kaj ni bele festis la 500-jariĝon de Havano kun ties bela nacia kapitolo mirinde restarigita. Same okazis pri aliaj apartaj simbolaj lokoj de nia urbo.

Okazis pozitivaj eventoj kiel konstruado de 43 700 loĝegoj, pli ol planite, kaj ankaŭ oni altigis salajrojn en la ne produktiva sektoro, kio estis pozitiva, interalie, por la instruistaro.

La lando plu evoluis en la informadikiĝo de la socio; kreskis la servoj de telefonado kaj alirebleco al interreto, kio metis la insulon inter la landoj kie pli dinamike kreskis la konektebleco al interreto.

Okazis reordigo de la politika sistemo per aprobo kaj ekfunkciigo de nova konstitucio post ampleksa debato, kiun ankaŭ partoprenis kubanoj rezidantaj eksterlande.

Kubo havas denove ĉefministron kiel preskribas la nova konstitucio, kaj estis kandidatigita kaj elektita Manuel Marrero, eksministro de turismo.

Por Kubo la nova jaro estas plena je motivoj por festi. Pri ĝi esprimis la prezidento Miguel Día-Canel, ke ni “plu pensos kaj agos kiel lando, ĉar ni certas, ke spite al plifortiĝo de la agresema politiko usona, ni alstrebas konkeri la plej eble grandan prosperon kaj defendi la sociajn konkerojn de la kuba Revolucio”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up