Eroj pioniraj okaze de la 40-a jubileo de Kuba Esperanto-Asocio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-11 08:29:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Historia bulteno de la iama societo por la propagando de esperanto. foto: arkivo de KEA

Kuba Esperanto-Asocio festas ĉi-jare sian 40-an jubileon. Tiucele la kubaj esperantistoj sin preparas por tutlande informi pri la datreveno de la kuba esperanto-asocio kaj organizas diversajn agadojn. Lige al tiu ĉi jubilea agado, ni volas eltiri historian okazaĵon kiu estas trovebla en la unua volumo de la Historio de Esperanto en Kubo, hispanlingva verko de la historiisto Juan Ramón Rodríguez, estrarano de la asocio.

Ni trovis interesan raporton pri kampanjo farita de la tiama Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, en la unuaj jaroj de la dudeka jarcento.

Temas pri kampanjo por instruado de Esperanto surbaze de interkonsento de la membraro en la jara asembleo de 1912. Kaj al tiu celo, esence, estis projektata  la esperantista agado en Kubo dum 1913, kiam multaj lernejoj de la lando raportis kursojn de la lingvo internacia al sia lernantaro.

Raporto jarfina ilustras tiun ĉi aserton:

“La Kuba Societo por la Propagando de Esperanto estis demarŝanta por atingi ke la Instruistoj lernu la Internacian Lingvon, por ke poste ili transdonu siajn konojn al la infanoj.

Tiaj demarŝoj ne estis senfruktaj: granda nombro da instruistoj lernas Esperanton nuntempe, grupo ne malgranda posedas la lingvon jam, kaj la plej bona estas ke, en kvin grandaj kubaj Kolegioj oni instruas la Internacian Lingvon.

Preter la intensa agado kun la instruistoj, ĉiuj kluboj de Esperanto de la lando plu laboras kiel kutime ( kursoj, propagando, kresko de la membraro, kunsidoj…).”

Do, tiu raporto aperas en la menciita libro, kie oni povas malkovri la laŭdindan laboron faritan de la pioniroj de esperanto en Kubo, al kiuj ni dediĉas nian respekton kaj admiron ĉi-jare, okaze de la jubileo, ĉar la nuna Kuba E-Asocio, renaskiĝis la 16-an de junio 1979 danke al la streboj de multaj homoj kiuj antaŭis nin kaj lasis por ni tian inspiron kaj amon al la ideo de la internacia lingvo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up