Kubo sin preparas por la nova uragana sezono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-21 16:16:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Uragana sezono en Kubo

Havano, (RHK) De la unua de junio ĝis la 30-a de novembro etendiĝos la uragana sezono en Kubo, kie la aŭtoritatuloj adoptas diversajn regulojn por mildigi eblajn damaĝojn al la ekonomio kaj la civitanaro.

 

La ekzerco estis farita tutlande la pasintan 18-an kaj 19-an de majo. En la unua tago oni ekzercis la sistemon de regulaĵoj de la stabo de la civila defendo por observi la preparon de la regorganoj en ĉiuj niveloj.

 

Aliflanke, en la dua tago, okazis agadoj por alfronti riskojn kaj katastrofojn kaj redukti la vundeblecon per partopreno de ŝtataj institucioj kaj la loĝantaro en la komunumoj.

 

Unu el la celoj de la ekzerco Meteoro 2019 estis la fortigo de la kapabloj por pli bone reagi fronte al uraganoj, epidemioj, intensaj sekecoj kaj tertremoj.

 

Oni ankaŭ elpruvis la trejnadon de la personaro kiu atentas la damaĝitojn kaj  kontrolis la komuniksistemon, kaj aliajn  bezonatajn aferojn kaze de klimataj eventoj.

 

La civila defendsistemo de la insulo utiligas aviadilojn, helikopterojn kaj aliajn aerajn ilojn sen pilotoj, io nova aldonita tiel ke ili posedas bonan precizecon por plenumi specifajn taskojn.

La respondeculo de la civila defendo, la generalo de divizio de la rezervo, Ramón Pardo, klarigis ke ĉiufoje la eventoj ekstremaj de la naturo fariĝas pli intensaj kaj Kubo uzos ĉiujn rimedojn disponeblajn por alfronti la klimatologiajn eventojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up