Kubo sin preparas por la uragana sezono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-03 09:24:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La strategio de la civila defendo de Kubo fronte al la nuna uragana sezono antaŭvidas la bezonon revizii la planojn por redukti la riskojn de katastrofoj kaj preni deciojn surbaze de la prognozoj kaj  antaŭiri la okazontaĵojn, zorgi kaj sin okupi.

Tiel klarigis la estro de la stabo de la civila defendo, la emerita generalo de divizio Ramón Pardo Guerra dum laborkunsido de tiu organo dum videokonferenco.

Pardo Guerra proponis ke la ministerio de publika  sano kune kun la civila defendo ellaboru specialan indikon por la uragana sezono kongrue kun la nuna epidemiologia situacio de la insulo kaj rilate la situacion, kiu povus favori la estiĝon de infektaj malsanoj kiel dengo, i.a.

Li komentis ke tre gravas precizigi ĉiujn detalojn kiel alfronti la uraganan sezonon kaj discipline labori, daŭre kontroli kaj racie uzi la rimedojn ekzistantajn.

Rilate la centrojn de evakuado, li alvokis kreskigi la kontrolon. Kiel preventa decido fronte al la Covid-19, no povas esti koncentriĝo de homoj kaj esencas plenumi integralan sanigadon de la instalaĵoj funkciantaj por izoligi personojn suspektemaj pri la viruso.

Dum la kunsido oni konstatis la bazajn kapablojn de la lando por alfornti la uraganan sezonon 2020 meze de la kompleksaj kondiĉoj epidemiologiaj, konsiderante la diversecon de riskoj, la probableco de uragana bato kaj la persisto de la nuna evento de sekeco intensa, krome, oni precizigi la regulaĵojn por redukti la riskojn de katastrofoj.

La doktoro Celso Pasos direktoro de la instituto de meteologio, klarigis ke oni prognozas aktivan sezonon 2020 kun la ebleco ke formiĝu 15 tropikaj ciclonoj, el kiuj 8 povus iĝi uraganoj.

La doktoro anoncis ke la probableco estiĝu kaj intensiĝu almenaŭ unu uragano en la Karibio kaj unu el atlantika deveno penetru la regionon, estas je 80%, al kio aldoniĝas la danĝero ke Kubo estu damaĝita de almenaŭ unu uragano je 60%. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up