ALBA: Kulturoj de nia Ameriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-03 19:32:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kio estas ALBA?  Jen demando kiun multaj povas ankoraŭ fari pro la fakto ke temas pri  alianco, alternativo de integriĝo de la amerikaj popoloj, kiu certe ne ĝuas  disvastigon flanke de la grandaj korporacioj de la amaskomunikiloj.
Ĝi komenciĝis danke al la ideoj de Hugo Chávez kaj Fidel Castro jam de antaŭ pluraj jaroj, kiuj konsideris la bezonon havi tiaspecan integriĝan mekanismo por nia popoloj.
Lige al tio, tiu ĉi alianco bolivara fondita de niaj landoj, kiun partoprenas aliaj kiel Ekvadoro kaj Nikaragvo aprobis en la jaro 2008 la grandnacian projekton nomatan ALBA kultura kun la celo kontribui al la unueco de niaj popoloj pere de la kulturo.
La projekton partoprenas ankaŭ landoj de la regiono samkiel lokaj regorganoj, sociaj movadoj, institucioj kaj organizaĵoj kiuj dividas samajn celojn kaj strategiojn.
La programo ALBA kultura, sub la devizo Kulturoj de nia Ameriko, konsistigas spacon por la disvastigo de la kulturo de Latinameriko kaj Karibio per ties valoroj kulturaj, heredaj kaj la agadoj artaj, literaturaj kaj ĝenerale en la kultura vivo de ĉiu lando.
Ĝuste tial ĝi impulsas kreadon kaj disvastigon de la valoroj kaj posedaĵoj en ĉiuj manifestacioj de la kulturoj kio rezultigas pli bonan konatiĝon kaj rilatiĝon inter la kreantoj kaj portantoj de la riĉa kultura diverseco karakterizanta la regionon por la efektiva ĝuo de niaj popoloj.
La agadoj de tiu programo ALBA kultura integriĝas al la procezoj de senkoloniigo kaj interkultureco evoluantaj en niaj respektivaj landoj, kiuj estas konstruataj per novaj hegemonioj fronte al la homogencelaj influoj, kaj pseŭdo kulturaj influoj altruditaj kaj impulsitaj de la potenco-centroj ankoraŭ regantaj.
La laboro de tiu programo ALBA kultura estas komplementata per la kreita kultura fonduso de tiu integriga mekanismo, nome, entrepreno Grandnacia kiu ekde la jaro 2007 laboras en la produktado, distribuado kaj disvastigo de diversaj servoj kaj posedaĵoj favore al la kulturo de Latinameriko kaj Karibio.
Ĝi ankaŭ mastrumas agadojn antaŭ la banko de ALBA kaj kun la institucioj en ĉiu lando.
Sendube, la bolivara alianco por la amerikaj popoloj, ALBA estas mekanismo kiu havas grandan potencialon kaj firme laboras per klaraj kaj daŭripovaj konceptoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up