ALBA-TCP sendis mesaĝon de amo, unuiĝo kaj paco por la Novjaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-24 07:55:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 24 (RHK) La Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP) sendis mesaĝon de amo, unio kaj paco al la popoloj kaj registaroj de Latin-Ameriko kaj Karibio, kaj al la resto de la mondo.

En mesaĝo afiŝita sur sia Tviter-konto, la Plenuma Sekretariejo de ĉi tiu mekanismo reasertis la sindevontigon daŭre ilin akompani en la konstruado de regiono kie regas frateco, solidareco kaj kunlaboro.

La Alianco deziris Feliĉan Novjaron 2023 al la landoj kiuj konsistigas la blokon: Kubo, Venezuelo, Bolivio, Nikaragvo, Antigvo kaj Barbudo, Dominiko, Grenado, Sankta Kito kaj Neviso, Sankta Vincento kaj Grenadino, kaj  Sankta Lucia.

ALBA-TCP celas unuigi la kapablojn kaj fortojn de la nacioj, kiuj ĝin formas, por produkti strukturajn transformojn en la sistemo de rilatoj, bazitaj sur solidareco, justeco kaj kunlaboro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up