Díaz-Canel pledas por profunda ekzerco de novigema pensmaniero

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-01 14:07:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis la ministran konsilantaron de Kubo al “profunda ekzerco de noviga pensmaniero, kiu konduku nin al reala strategio por alfronti la mondan krizon estigitan de la pandemio de Covid-19.

La prezidento esprimis ke la celo estas “alveni al produktiva transformo bezonata de la lando nuntempe por garantii la procezojn pli efike, produktive, kun  profito kaj enspezoj por kontentigi la internan demandon, ankaŭ por havi eksporteblecojn kaj ricevi bonfarton, evoluon kaj prosperon”.

Li asertis ke la strategio ellaborata por rekuperiĝo de la lando kaj alfronti la mondan krizon, estos baldaŭ prezentata por ĝia aprobo, kaj “devas nin konduki al pli firma, pli sekura kaj rapida starigo de ĉio antaŭvidita en la konceptiĝo de la sociekonomia modelo kaj en la gvidlinioj de la ŝtata politiko.

Por tion atingi ni devas elimini obstaklojn kaj konkretigi aferojn jam skizitajn, kiuj ankoraŭ ne estas komplete establitaj, “ŝanĝante aron de agadmanieroj, kaj mastrumon, ĉefe en la ekonomio”.

Li aldonis ke  “ se pri io ni devas cerbumi kaj ŝanĝi al koncepto malsama ol nia ĝisnuna agado, estas la produktado de nutraĵoj”. La aktoroj, kiuj partoprenas en tiu agado, devas tion fari sen obstakloj  por malpli dependi de importado”.

Pri la rekuperiĝo postpandemia, Díaz-Canel precizigis ke la strategio  devas inkludi tri ĉefajn celojn: kiel reveni al nova normaleco, kiel eviti reaperon de la malsano aŭ kaze de reapero kiel ĝin alfronti, kaj kiel ni reduktas la riskojn kaj vundeblecon sekve de la kronviruso”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up