Argentino memorigas datrevenon de la milito por la Insuloj Malvinas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-02 10:23:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, apr 2 (RHK) Per nova reklamacio por la suvereneco de la Insuloj Malvinas, teritorio uzurpita de Britio, la argentinanoj memorigas novan datrevenon de la milito, kiu mortigis 649 civitanojn.

Post 38 jaroj de tiu batalo, la familioj de la forpasintoj kaj la argentina popolo memorigas tiun tagon kiam la armitaj fortoj rekuperis por momento la suverenecon de la insuloj per Operacio Rosario.

Spite al la malfacilaj cirkonstantoj kaŭze de la pandemio de Covid-19, en la Muzeo Malvinas oni faras tiun omaĝon, kiu komenciĝis ĉe noktomezo per la nacia himno kaj laŭ iniciato de multaj argentinanoj, ĉi-ĵaŭde oni pendigos la argentinan flagon sur balkonoj kaj fenestroj kiel simbolo de la forpasintoj kaj espero de konstanta batalo por rekuperigo de la argentinaj insuloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up