Biden kritikas politikon de Trump kaj reprenos la rilatnivelon kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-03 09:42:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, sep 3 (RHK)  La demokrata kandidato al la usona prezidanteco,Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al

Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de la diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama.

Dum intervjuo kun la filio de la televida ĉeno NBC situanta en la usona urbo de Florido, Biden esprimis ke la katastrofaj politikoj de la Blanka Domo faciligis ke la venezuela prezidento, Nicolás Maduro, iĝu pli forta.

Por Biden, la fokuso “malkohera” de Trumpo apartigas la internaciajn partnerojn, subfosante la kaŭzon de la demokratio, kaj lia politiko ne sukcesis mildigi la homan suferon de milionoj da venezuelanoj.

Aliflanke, Biden parolis pri la sieĝo kontraŭ Kubo flanke de Usono kaj emfazis ke, se li estus elektita, li reprenus la politikojn starigitajn de la tiama prezidento Barak Obama kaj laborus por riparigi la rilaton Vaŝingtono-Havano, kiu estis malfortigitaj kun la alveno de Trump al la Blanka Domo.

“Mi  renversus la fiaskajn politikojn de Trump, provokintaj damaĝojn al la kubanoj kaj ties familiojn. Li nenion faris por impulsi la demokration kaj la homajn rajtojn”, esprimis la demokrata kandidato.

Laŭ la rezultoj de la ĵusfaritaj enketoj pri la elekta panoramo de Usono, la demokratoj antaŭiras la respublikanojn pri voĉdona intenco je tutlanda nivelo.

Trump mem agnoskis ke li povus perdi fronte al Biden. Laŭ la analizistoj, la kandidato de la respublikano povus uzi kiun ajn “manovron” por venki la 3-an de novembro.

Fakte, la administracio de Trump alfrontas kritikojn pro la mastrumo de la pandemio de la kronviruso, kaj ankaŭ pro la respondoj fronte al la protestoj kontraŭrasismaj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up