Ĉina ekonomio turniĝas al la interna merkato kaj alianciĝo kun amikaj landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-07 12:14:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, sep 7 (RHK) Ĉinio altigos sian veton por la interna merkado kaj alianciĝoj kun landoj kaj regionoj amikaj, kiel alternativo por superi la serion da usonaj punoj kaj la tutmondan krizon, komentis hodiaŭ la loka gazetaro.

Eldonejo de la gazeto Global Times indikis ke la komerca milito lanĉita de Vaŝingtono en 2018 instigis la reorientiĝon de la ekonomiaj politikoj kun la celo stabiligi la landan kreskon, atingi memsufiĉon kaj gvidadon rilate novigon de produktoj kaj servoj de altnivela teknologio.

Pekino investos pli en novecaj sistemoj kaj formado de talentoj en la venonta jarkvino, dum la entreprenoj plu restos dinamikaj danke al la disponebleco de vasta laborforto kaj kapablo de interna konsumo.

Tiu ĉi taktiko-raportis la gazeto- samtempe taŭgos por ke la lando iĝu centro de monda referenco en la ekonomio kaj la teknologio, kun avantaĝo super siaj internaciaj konkurantoj.

Sed tio ne signifos forlasi negocojn eksterlande, kaj anstataŭe, oni esperas malfermiĝi sendiskriminacie al entreprenoj de tiuj landoj kaj zonoj unuiĝintaj al Ĉinio per la projekto de la Franĝo kaj la Silka Vojo.

Global Times certigis ke la registaro antaŭiras tiamaniere la sekvoj de antaŭvidebla monda recesio kaŭze de la pandemio de la Covid-19 kaj ankaŭ pro la malkonektiĝo ekonomia impulsata de Usono.

“Ĉinio bezonas esti dependa de sia granda hejma merkato por serĉi fortojn (…) devas preni memdetermine sian destinon en propraj manoj”, precizigis.

Oni alvokis la gigantajn kompaniojn kiel Huawei, Alibaba, Tencent, Xiaomi kaj Sanan Optoelectronics prepariĝi tuj, ĉar la estonteco povus alporti dividon de la teknologiaj normoj en la planedo.

De antaŭnelonge, Ĉinio limigis la eksportadon de sistemoj kaj ekipaĵoj kun propra inventaĵoj, tiel klopodante impulsi la progresojn sciencajn, la internacian kunlaboron en la ekonomio, la teknologio kaj proteksi sian evoluon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up