La Papo Francisko ne akceptos Pompeo-n nek iun ajn dum elektaj kampanjoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-28 13:00:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, sep 28 (RHK) La papo Francisko ne akceptos venontsemajne la ŝtatsekretarion de Usono, Mike Pompeo, kiu vizitas Italion, ĉar tiu  ago  povus enmiksiĝi en la elekta kampanjo, sed ja koincidas kun la usonaj kritikoj pri proksimiĝo de Vatikano al Ĉinio.

Francisko, kiu akceptis Pompeo-n pasintoktobre, ne akceptas politikajn personecojn dum politikaj kampanjoj, por eviti kiun ajn utiligon de tiaj agoj fronte al la venontaj elektoj en Usono.

La rilatoj inter Vatikano kaj Usono iĝis eksterordinare akraj dum la lastaj tagoj.

La neglekto de la katolika eklezio okazas meze de kunteksto de streĉiĝoj de antaŭnelonge estiĝintaj kaŭze de Vaŝingtono kaj  rilate la renovigon de interkonsento inter Ĉinio kaj Vatikano pri la manieroj nomumi katolikajn episkopojn ĉinajn.

La konflikto estiĝis post kiam oni diskonigis la provizoran interkonsenton en septembro  de 2018. La enhavo restis sekreta pro volo de Ĉinio, sed laŭ estis malkaŝite, la Papo havas la lastan decidvorton pri la elekto de pastroj antaŭ ol la limdato, la venontan 22-an de oktobro, kiu tre probable estos renovigita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up