Farmaci-kompanio Lilly nuligas klinikan provon pri kronviruso pro sekurecaj kialoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-14 10:48:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Indianapolo, okt 14 (RHK) La usona farmaci-kompanio Eli Lilly and Co. informis ke ĝia klinika provo pri antikorpo-kuracado kontraŭ la nova kronviruso, aŭspiciita de la registaro, estis haltigita pro sekurecaj kialoj.  

Proparolisto de la firmao sciigis ke ili akceptas la rekomendon de la Estraro pri Kontrolo de Datum-Sekureco (DSMB, anglalingve), sendependa grupo de kuracist-spertuloj  observantaj la klinikajn provojn, kiuj rekomendis paŭsi la provojn nomatajn ACTIV-3.

La medikamento de Lilly estas kombino de proteinoj desegnitaj en laboratorio, nomataj antikorpoj monoklonaj por trakti pacientojn grave malsanajn pro kronviruso, simila al la traktado de Regeneron Pharmaceuticals Inc, ricevita de la prezidento Donald Trump post infektiĝi kun la Covid-19.

La anonco okazas iom post esti informita ke la provoj farataj de la farmaci-kompanio Johnson & Johnson pri la vakcino kontraŭ la Covid-19 estis haltigitaj pro ne eksplikebla malsano de unu el la partoprenintoj.

Johnson & Johnson klarigis ke “la malsano de la partopreninto estas reviziata kaj taksata” de la DSMB, samkiel de la kuracistoj.

Simila epizodo okazis septembre, kiam nuliĝis la tria fazo de la klinikaj provoj de la vakcino kontraŭ la kronviruso de la universitato de Oxford kaj la kompanio AstraZeneca.

La apero de neatenditaj simptomoj en du virinoj, kiuj ricevis la vakcinon eksperimentan en Britio, devigis la kompanion haltigi siajn provojn dufoje.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up