Sudkoreaj entreprenoj rajtos komerci kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-10 08:14:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La asekura kompanio de ŝtata komerco de Suda Koreio, K-sure, informis ke estis subskribita kompren-memorando kun Kubo por ke la sudkoreaj entreprenoj povu komerci kun la kariba insulo, spite al tio ke Seulo kaj Havano ne havas diplomatiajn rilatojn.

 K-sure transdonos al la Centra Banko de Kubo (BCC) kaj al la Ekstera Banko de Kubo (BEC) krediton je valoro de 60 milionoj da eŭroj kaj oni starigos novan interkonsenton por asekurpago, laŭ la interkonsento subskribita en Havano kaj diskonigita de la ŝtata sudkorea kompanio.

“La memorando interkomprena forigas gravan necertecon, kiu ĝis nun malebligis al la lokaj entreprenoj eniri en la kuban merkaton”, asertis la prezidanto de K-sure, Kim Young-hak, en deklaroj sciigitaj de la loka agentejo Yonhap.

Tiu ĉi nova interkonsento garantias la pagojn al la entreprenoj sudkoreaj pro la varoj senditaj al Kubo per kreditletero elsendita de la ekstera banko de Kubo.

La ŝtata kompario de Seulo precizigis ke en Kubo ekzistas konsiderinda demando pri energi-generatoroj, pecoj kaj diversaj aparatoj elektronikaj el malalta konsumo kiujn povus provizi la entreprenoj de Suda Koreio.

La interkonsento konsistigas gravan paŝon antaŭen en la ekonomiaj rilatoj inter Suda Koreio kaj Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up