Kanado en la plej grava komerca borso de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-21 09:46:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ampleksa delegitaro de kanadaj entreprenistoj partoprenos la 35-a internacian foiron de Havano, FIHAV 2017 kiu sesios de la 30-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro.

La foiro okazos en la feriejo Expocuba kaj tie prezentos siajn produktojn kaj servojn pli ol 60 kompanioj kaj institucioj, interalie, la registaro de la provinco de Ontario, samkiel Atlantic Canada, institucio kiu reprezentas la kvar orientajn regionojn de tiu nordamerika lando.

La delegitaron de Kebekio prezidos Christine Saint Pierre, ministrino de internaciaj rilatoj kaj franclingvio de tiu teritorio, kiu ankaŭ inaŭguros konstantan reprezenton de la kanada provinco en Kubo,.

La kebekia delegitaro estos formata de pli ol 15 entreprenoj, unu el kiuj reprezentas ĉirkaŭ 30 produktistojn de la nutra sektoro de la regiono, samkiel la agentejo Export Kebekio.

Kanado estas unu el la ĉefaj partneroj de Kubo, kaj estas inter la unuaj investistoj eksterlandaj en la insulo, kiu dum 20 jaroj partoprenas la havanan komercan foiron.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up