Ĉiuj municipoj de Havano partoprenos la sanitaran intervenon per la vakcina kandidato Abdala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-04 09:31:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: ACN

Havano, jun 4 (RHK) Konsiderante la kompleksan epidemiologian situacion, kiun Havano prezentas, oni decidis etendi al ĉiuj ĝiaj municipoj, ekde la dua duono de junio, la sanitaran intervenon kun la tri dozoj de la vakcina kandidato Abdala, kiu estas nuntempe aplikata en grupoj kaj teritorioj en risko de la ĉefurbo.

La informoj estis diskonigitaj en kunveno de la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kun la Provinca Konsilantaro de la ĉefurba registaro en ampleksa formato,  kiun partoprenis lokaj politikaj kaj administraj aŭtoritatoj.

La ministro pri publika sano, José Ángel Portal Miranda, klarigis, ke la celo de ĉi tiu imunigo estas, ke fine de junio la tuta havana loĝantaro planita vakciniĝi ricevu almenaŭ unu dozon de Abdala  kaj pli el 50%  du dozojn.

Ĝis la fino de julio, la tuta ĉefurba loĝantaro ebla vakcini finos la tri-dozan planon, diris la ministro de Minsap.

La ĉefministro  tamen avertis, ke ĉi tiu rimedo ne povas signifi malstreĉiĝon de la adoptitaj higien-sanitaraj reguloj; "Vakcinita persono povas esti portanto kaj propagilo de Kovim-19," avertis Marrero Cruz.

Ni devas memori - li aldonis - ke la tuta loĝantaro de 0 ĝis 18 jaroj kaj miloj da aliaj homoj, kiuj ne klasifikas pro malsamaj patologioj, ne povos esti imunigitaj nuntempe kaj tial restos en stato de portempa vundebleco.

Okazinta ĉe la Palaco de la Konvencioj, la kunvenon ĉeestis la vicĉefministroj, komandanto de la revolucio Ramiro Valdés Menéndez, Inés María Chapman Waugh, Ricardo Cabrisas Ruiz, Jorge Luis Tapia Fonseca kaj Jorge Luis Perdomo Di-Lella.

La kunvenon, kiun moderigis la guberniestro de Havano, Reinaldo García Zapata, partoprenis ministroj kaj la unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo en la ĉefurbo, Antonio Torres Iríbar, inter aliaj.

La sukcesa disvolviĝo de la san-interveno komencita en majo en pluraj havanaj komunumoj estis agnoskita kaj tio jam permesis la aplikon, ĝis la 31-a de majo, de  almenaŭ unu dozo de Abdala al pli ol 700 mil havanaj loĝantoj.

 

fonto: R.Rebelde
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up