Ĉeestas Raúl Castro remalfermon de la teatro Martí.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-25 00:28:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Raúl Castro ĉeestis la remalfermon de la havana teatro Martí, grava koloseo  kiu reviviĝas depost 40-jara fermo.
La inaŭguran ceremonion ankaŭ partoprenis la unua vicprezidento, Miguel Díaz-Canel kaj aliaj personecoj de la registaro kaj la kulturo; ĝia malfermo estis markita de luksa repertuaro per la interpreto de antologiaj pecoj de la kuba tradicia muziko.
Sub la titolo “Reveni al Martí”, la spektantoj ree aŭdis en la legenda halo de la nomata “teatro de la cent pordoj”, fragmentojn el la zarzueloj Cecilia Valdés, María la O, Amalia Batista, kaj laŭ la ritmo de Ĉarma knabineto de Ernesto Lecuona oni ĝuis kreolan bildon interpretitan de la geaktoroj Mario Limonta kaj Aurora Basnuevo.
Junaj artistoj el la lirika skolo kaj de la danco malfermis la sezonon de la teatro, kies historia scenejo antaŭe ricevis tre elstarajn artistojn kiuj estas parto de la historio teatra de la insulo.
Eusebio Leal, historiisto de Havano kaj kolono de tiu ĉi nova impulso al la renovigo de tiu ĉi arkitektura juvelo, taksis la remalfermon de la teatro kiel eta kontribuo al la verko de la kuba nacio.  
Li rememoris ke ĝuste de antaŭ 119 jaroj, komenciĝis la nomata necesa milito impulsita de la nacia apostolo José Martí, nomo donita al la teatro kun la celo honorigi lin, ĉar ĝi estis ligita al la politika destino de Kubo.
Li dankis al ĉiuj kiuj iel kontribuis al la realigo de tiu ĉi vespero, kiu apartenas al serio de klopodoj por rekuperi gravajn lokojn, inter ili,  la nacian Kapitolon kaj la grandan teatron de Havano, simboloj de la historio kaj kulturo de la insulo.
Leal dediĉis tiun ĉi spektaklon al du elstaruloj, nome Eduardo Robreño kaj Enrique Nuñez, kronikistoj kaj amantoj de la teatra sceno, kiuj revis pri tiu ĉi momento kaj ne plu estas.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up