Junulara forumo Pensante Amerikoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-23 11:29:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kubaj junuloj Pensante Amerikoj

Havano, 23 mar (RHK) Pli ol 400 reprezentantoj de la diversaj sektoroj de la socio partoprenas tiun ĉi eventon, kiel parton de la agadoj antaŭ la 8-a pintkunsido de la Amerikoj.

La kontribuo de la junularo al  la sociekonomia evoluo de Kubo, la aktualigo de nia modelo, la sociaj atingoj kaj la scienca evoluo, estas kelkaj el la temaj aksoj de la junulara forumo Pensante Amerikoj, kiu okazas ĉi-vendrede en la havana universitato.

La eventon kunvokis la studentaj organizoj kaj junularaj movadoj, kaj sesias en tri paneloj kiujn partoprenas specialistoj kaj profesoroj por pritrakti la temojn rilatajn al demokratio, civitana partopreno kaj homaj rajtoj, cele al la forumo de la civila socio de la estonta regiona pintkunsido, okazonta en Peruo la venontan monaton.

La unua sekretariino de la nacia komitato de la unuiĝo de komunistaj junuloj Susely Morfa, elstarigis la gravecon de tiu ĉi spaco, ĉar ĝi estas spegulo pri la parrtopreno de la novaj generacioj en ĉiuj agadoj de la socialista sistemo, kaj tie oni debatos kernajn temojn, interalie, la homajn rajtojn kaj kiel kontribui al mondo pli justa kaj egaleca.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up