La popola konsultiĝo pri la konstitucio estas noviga procezo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-05 07:33:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Projekto de nova konstitucio  en Kubo

Havano, 5 nov (RHK) La popola konsultiĝo  pri la projekto de Konstitucio kuba eniras ĉi-semajne en sian antaŭlastan semajnon kaj konfirmiĝas kiel noviga procezo pro la rekta partopreno de la popolo en la konstruado de tiu ĉi supera leĝo.

Pri la temo, la sekretario de la ŝtata konsilantato, Homero Acosta, detaligis  ke ekde la 13-a de aŭgusto okazis 111 mil 872 kunsidoj el totalo de 130 mil antaŭviditaj ĝis la 15-a de novembro.

Li sciigis ke en la kunsidoj okazintaj en komunumoj, laborejoj, lernejoj, interalie, oni nombris preskaŭ 600 mil proponojn pri la teksto, interalie, sugestoj pri modifoj, eliminoj kaj aldonoj.

Li konfirmis ke la temoj pri geedziĝo kaj la figuro de la prezidento estas inter tiuj kiuj ricevis pli da proponoj, kune kun la nova strukturo de provinca registaro kaj la jura atento.

Aliaj temoj kiuj estigis plurajn proponojn ankaŭ estas tiu pri la nomumo de la provinca guberniestro flanke de la prezidento, same kiel la artikoloj pri la laboro kiel esenca valoro de la socio kaj ĉefa fonto de enspezoj, la jura asisto kiel rajto de ĉiu persono por sin defendi, kaj la artikolo 82 pri la rajto je digna loĝejo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up