Publikigita la projekto de Kodo Familioj por konsultiĝo popola en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-13 08:46:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano, jan 13 (RHK) La leĝpropono pri Kodo de Familioj , kiu estos submetita al popola konsulto de februaro ĝis aprilo, estas disponebla ekde ĉi tiu merkredo en nia lando, informis la kuba ministro pri Justico, Oscar Silvera.

En  en la socia reto Tvitero, ministro dividis la Oficialan Gazeton de la Respubliko, kiu inkluzivas la reguligan organon kun la ŝanĝoj interkonsentitaj en la debato de la Nacia Asembleo de Popola Povo (parlamento), dum la oka regula sesio de la IXa Leĝdona periodo en decembro.

"Kodo de ĉiuj rajtoj por ĉiuj homoj kaj kun la partopreno de ĉiuj", skribis la Ministro de Justico sur la cifereca platformo.

La  Kodo de Familioj  estis submetita antaŭ sia debato en la parlamento al konsulto kun specialistoj en juraj aferoj kaj la institucioj  de la Centra Ŝtata Administracio.

Post la analizo kun la civitanoj ĉi-jare, la parlamento devas aprobi novan version, kiu estos submetita al popola referendumo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up