Ĉina ministro pri eksteraj rilatoj vizitas Kubon.

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la ministron pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi, kiu plenumas oficialan laborviziton e Kubo.
 
La kunsido estis taŭga por konfirmi la bonegajn rilatojn ekzistantan inter la du landoj, kiuj daŭre plifortiĝas kaj havas perspektivojn de pli alta evoluo kiel esprimo de la volo kaj frateco inter la du landoj kaj popoloj.
 
Dum la kunsido ambaŭ gvidantoj ankaŭ analizis temojn de internacia aktualeco ; la dialogon partoprenis la ĝenerala direktoro de Latinameriko kaj Karibio de la ĉina ministrejo, Shen Zhiliang, kaj la ambasadoro de tiu azia lando en Kubo, Zhang Tuo; flanke de Kubo partoprenis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla.
 

Eldonita de Maritza Gutierres González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up