Reĝo de Lesoto vizitas Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-02 07:56:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Letsie III Reĝo de Lesoto

Havano, mar 2 (RHK) La reĝo de Lesoto, Letsie III plenumas oficialan viziton al Kubo, kie omaĝos la nacian heroon José Martí, en la sidejo de lia monumento en Havano, antaŭ ol esti oficiale akceptita de la insulaj aŭtoritatuloj.

La vizitprogramo inkluzivas renkontiĝon en la latinamerika lernejo de medicino.

Ambaŭ landoj ratifas sian pretecon daŭre fortigi la historiajn amikajn ligojn, solidarecon kaj kunlaboron.

En 2019 ambaŭ registaroj festis kvar jardenkojn de diplomatiaj rilatoj, periodo en kiu ampleksigis siajn rilatojn per diversaj kunlaboraj interkonsentoj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

En la afrika lando laboras medicina brigado de Kubo, kiu estas vaste rekonata de la loĝantaro kaj la registaro.

Lesoto subtenas sian rifuzon kontraŭ la usona blokado altrudata al Kubo de antaŭ 60 jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up