Kubo garantias sekuran revenon de samnaciuloj haltigitaj en Gujano kaj Haitio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-23 08:15:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 23 (RHK) La ambasadoj de Kubo en Haitio kaj Gujano okupiĝas pri la revenigo de kubanoj de tiuj du landoj pere de flugkompanioj. Oni planas rehejmigi proksimume mil 700 samlandanojn, kiuj restis haltigitaj en ambaŭ landoj post la nuligo de flugoj kaŭze de la nova kronviruso, kaj konsiderante la regulojn adoptitajn de Kubo por alfronti tiun pademion.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez sciigis la informon per Twitter kaj klarigis ke oni ankaŭ kunordigis kun hostaloj surlokaj por loĝigi la kubajn civitanojn.

Samaj kunordigoj okazas en Peruo, Nikaragvo kaj Panamo.

Ekde morgaŭ la 24-an de marto ne povos eniri turistojn al la kariba lando en la daŭro de 30 tagoj, kun la celo protekti la insulan civitanaron. Oni tiel reguligos la enirojn ĉe la landlimo, malferma al la kubaj kaj eksterlandaj civitanoj rezidantaj en la insulo kaj al komercado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up