Elektita Kubo al la ekzekutiva komitato de la Organizo pri Sano Tutamerika (OPS)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-30 11:14:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 30 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel elstarigis la elekton de la insulo por la ekzekutiva komitato de la tutamerika organizo pri sano (OPS)  por mandato trijare kune kun Brazilo kaj Surinamo.

En Tvitero, la prezidento parolis pri la fondusoj donitaj de Usono por malprestiĝigi la kunlaboron medicinan de Kubo, kio estis denuncita entaŭ tiu institucio flanke de la kubaj reprezentantoj.

Antaŭe, dum la ferma sesio de la 58-a estrara konsilantaro de la tutamerika organizo, Kubo estis elektita kun la subtenode ĉiuj membroŝtatoj, escepte de Usono.

Usono klopodis opozicii al la kandidatiĝo de Kubo kaj kalumniadis la kunlaborajn programojn pri sano, kio estis firme respondita de la kubaj reprezentantoj.

 “La ekzemplo de niaj kuracistoj venkas la mensogojn kaj hipokritecon imperian”, skribis la kuba ŝtatestro en Tvitero.
Defendante la rajton de Kubo membri en la ekzekutiva komitato, la vicministrino pri sano, Marcia Cobas, taksis malrespekta kaj senmorala la klopodojn ligi la homan traktadon al la kuracista laboro de la kuba brigadoj internaciaj, kun la celo senprestiĝiĝi ilin. 

Laŭ esprimis la funkciulino, la sanitara personaro “laboras volonte kaj ĝenerale en lokoj, kie neniu alia servo pri sano iras”.

La kuba kunlaboro ricevis en tiu ĉi periodo la rekonon en diversaj mondopartoj, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano kaj UN, memorigis la kuba reprezentantino


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up