Bruno Rodríguez rifuzas akuzojn pri supozata enmiksiĝo kuba en usonaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-20 13:15:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 20 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, taksis kalumnioj kaj falsaĵoj la akuzojn pri supozata kuba enmiksiĝo en la elekta procezo de Usono, faritaj de advokatoj ligitaj al Donald Trump.

“Reprezentantoj de la prezidento Trump senpie mensogas disigante falsaĵojn pri supozata enmiksiĝo kuba en la usonaj elektoj. Pura kalumnio. Kontraste al la nuna politiko de la usona ŝtatdepartemento, Kubo ne enmiksiĝas en la elektan procezon de aliaj landoj”, skribis la ministro pri eksteraj rilatoj en Tvitero.

Ĉi-ĵaŭde, Rudy Giuliani, persona advokato de Donald Trump, dum gazetara konferenco respondecigis Venezuelon, Kubon kaj Ĉinion pri enmiksiĝo en la rezultoj de la prezidentaj elektoj faritaj de 3-an de novembro.

Giuliani indikis ke la maŝinoj kaj la sistemo uzata por la voĉdonado estas ligitaj al Venezuelo, Kubo kaj aliaj tutglobaj agantoj, kiuj “ne volas ke Trump plu estu prezidento”.

Laŭ la advokato, la voĉdona sistemo uzita en signifa parto de la ŝtatoj dum la pasintaj elektoj, estis produktita de la firmao Smartmatic, kies fondintoj estas venezuelanoj. “Estis aliancitoj de Hugo Chávez kaj estas aliancitoj de Nicolás Maduro”, esprimis la persona advokato de Trump.

Lige al tio, la citita juristo asertis ke la venezuela registaro kreis la programaron por esti certa ke ili perdos neniun elekton.

La advokatino Sidney Powel, ligita al la elekta kampanjo de Trump, asertis al diversaj amaskomunikiloj, ke “komunista mono” estis uzata por influi la elektojn, aludante al la registaroj de Venezuela, Kubo kaj Ĉinio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up