Ban-Ki-moon petis kontribuon de Kubo en la batalo kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-11 11:43:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ĝenerala sekretario de UN, Ban-Ki-moon telefonis al kelkaj gvidantoj tra la mondo por peti kontribuon por la afrikaj landoj damaĝitaj pro la apero de ebolo, estis oficiale informita. Inter la alvokitoj estis la prezidentoj de Usono, de Francio kaj la ĉefministro de Britio; ankaŭ la kuba prezidento Raúl Castro estis telefonvokita de la ĝenerala sekretario de UN. En sia alvoko, Ban-Ki- moom dankis al la gvidantoj pro la kontribuo kaj “emfazis la bezonon urĝan pli intensigi la subtenon, inkluzive per pliaj medicinaj ekipaĵoj, transportoj kaj financado por asisti la damaĝitajn komunumojn kaŭze de la epidemio”, esprimis dum gazetara konferenco, Stéphane Dujarric, la oficiala raportisto de UN. Jam antaŭe, la ĝenerala sekretario de UN avertis publike pri la bezono adopti urgajn regulojn por haltigi la malsanon en la regiono kaj tiel eviti ke ĝi atingu internacian skalon. Li anoncis la ekfunkciigon de centro pri krizoj por kunordigi la internacian respondon al tiu atako de la malsano, kiun UN esperas povi haltigi ene de la venontaj naŭ monatoj. Tiu ĉi epidemio estas la plej kompleksa ĝis la nuna momento, ĉar proksimume 4000 personoj estas malsaniĝintaj kaj pli ol 2000 forpasis, laŭ raportis la Monda Organizo pri Sano (OMS).


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up