Kamparana kongreso sesiis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-18 07:52:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La XI-a kongreso kamparana konstatigis la progresojn kaj la organizan plifortiĝon, laŭ asertis en la ferma sesio José Ramón Machado Ventura, vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro,  en la Kongresa Palaco de Havano.

Machado Ventura, ankaŭ dua sekretario de la partio, memorigis ke la subskribo de la agrara reformo la 17-an de majo 1959 konsistigis specialan politikan, socian kaj ekonomian okazaĵon, krom alporti bonfarojn por la agrikulturistoj de la insulo.

Ĝi ebligis ke pli ol 100 mil familioj tutlande, ricevis la teron sur kiu ili laboris kaj fariĝis veraj civitanoj kun plena digno por la kamparana sektoro, ĉiam senigita  je siaj rajtoj.

Rafael Santiesteban,  prezidanto de la nacia asocio de etaj agrikulturistoj, tio estas  privataj proprietuloj, prezentis resumon pri la debatoj de la jara raporto prezentita  de la delegitoj,  700 kamparanoj, kiuj emfazis kiel ĉefan celon por la venonta etapo, la organizan funkciadon, altigi la produktadon de nutraĵoj kaj evoluigon de daŭrigebla agrikulturo.

Oni prezentis la novan estraron de la asocio, kiun formas 15 membroj, viroj kaj virinoj, kun la konfirmo de Rafael Santiestéban kiel prezidanto.

La etaj agrikulturistoj ricevis gratulmesaĝon senditan de la prezidento Raúl Castro okaze de la festoj pro la Tago de la Kamparano, festata la 17-an de majo.

La ferman sersion de la kongreso ĉeestis la unua vicprezidento, Miguel Díaz-Canel, la insula parlamentestro, Esteban Lazo kaj la  kubaj herooj Gerardo Hernández kaj Ramón Labañino.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up