Akceptos Raúl Castro la prezidenton de Salvadoro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-27 07:30:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La salvadora prezidento, Salvador Sánchez Cerén, kiu plenumas oficialan viziton al Kubo, estos akceptita ĉi-merkrede de la kuba prezidento Raúl Castro.

Marde, Sánchez Cerén ĝuis la prezenton de la teatra grupo infana  La Colmenita, kaj ankaŭ vizitis la Halon de la Ordeno III, en la konvento de San Francisko de Asis, sidejo de  tiu arta kaj docenta kolektivo.

Sánchez Cerén dankis la infanan grupon pro  “la animdonaco” kaj esprimis ke la edukado de la infanoj donas garantion pri la estonteco de la lando; li taksis la sperton de la grupo La Colmenita kiel grava, ne nur por Kubo sed ankaŭ por la mondo. Li laboros por havi ion similan en Salvadoro, aldonis la prezidento.

Carlos Alberto Cremata, direktoro de la grupo, dankis al la centramerika gvidanto pro sia tempo en la unua tago de la vizito al la insulo, kaj pro la ĉeesto al la prezento de tiu ĉi arta kompanio, deklarita en 2007 kiel ambasadoroj de Bona Volo de la fondaĵo por la infaneco de UN (UNICEF).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up