Akceptos Raúl Castro la prezidantinon de Ĉilio Michelle Bachelet en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-08 08:47:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio

Havano, 8 jan (RHK) La prezidentino de Ĉilio, Michelle Bachelet, dialogos kun la kubaj aŭtoritatuloj kaj ricevos la honorojn kongruajn al ŝia altranga posteno, dum la akcepto oficiala de la kuba prezidento Raúl Castro.

Bachelet, kiu plenumas sian antaŭlastan internacian turniron antaŭ la fino de sia mandatperiodo,  la 11-an de marto,  partoprenos entreprenistan forumon kaj dialogos kun gestudentoj kaj laboristoj de la pedagogia lernejo Salvador Allende.

Ŝi ankaŭ partoprenis la subskribon de interkonsento inter la nacia konsilantaro de kulturo kaj la artoj de Ĉilio kaj la kuba instituto de arto kaj kinematografia industrio,  flanke de la prezidanto de la institucio Roberto Smith kaj la ambasadoro de Ĉilio en Kubo, Ricardo Herrera.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up